Efektaparato (muziko)

Efektaparato estas en muziko aparato resp. programaro por la ŝanĝo de son-signalo. Ĉi tio povas okazi mekanike, elektronike, ciferece aŭ en pokaza kombinado. Ankaŭ por akustikaj instrumentoj ekzistas mekanikaj sonŝanĝiloj kiel ekz. efektdampiloj por trumpetoj, sed ankaŭ ciferecaj efektaparatoj.

Oftaj sonefektoj inkludas deformaĵon kaj superŝarĝon, ofte uzatan per elektra gitaro en elektra bluso kaj rok-muziko; dinamikaj efikoj kiel laŭtecaj pedaloj kaj kompresoroj, kiuj influas laŭtecon; filtriloj kiel Va-va-ilo kaj ekvaliziloj, kiuj modifas frekvencintervalojn; modulaj efikoj, kiel koruso, flanĝado kaj fazado; tonaltaj efikoj kiel tonaltŝanĝiloj; kaj tempoefektoj, kiel resono kaj eĥo, kiuj kreas eĥajn sonojn kaj imitas la sonon de malsamaj spacoj.


Developed by StudentB